Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Kotiledono

La du kotiledonoj ĉe Jacaranda mimosifolia ĝermanta.

Kotiledono [1] (cotyledon) estas la unua folio de ĝermoplanto, ofte malgranda kaj simpla, formita jam en la semo. Dum la ĝermado ĝi leviĝas plej ofte super la tersurfaco (epigeae), verdiĝas kaj funkcias kiel la unua asimila folio. Ĝi malofte restas en la grundo (hypogeae kiel juglando). La nombro de la kotiledonoj estas unu aŭ du (unukotiledonaj, dukotiledonaj plantoj aŭ malpli ofte pluraj kiel ĉe pingloarboj. (legu embrio, ŝoso).

La kotiledono ofte servas dum la ĝermado kiel nutrofonto, tiuokaze la planto havas grandan, karnecan kotiledonon. En la grajno de la unukotiledonaj herboj, la ŝildoforma kotiledono – inter la ĝermo kaj la nutra histo – ne deponas nutraĵon por la planto, ĝi restas dum ĝermado en la kariopso kaj absorbas la deponitajn materialojn de la nutrohisto kaj pluigas ilin al la embrio.

Post apero de la unuaj asimiligaj folioj, ili ofte rudimentiĝas, defalas; malofte okazas, ke ili kreskas grandaj kaj restas dum la tuta planta vivo (ricino kaj Streptocarpus grandis).


Kotiledono en la anatomio estas vila lobeto de utera faco de placento. (placenta cotyledonario (aŭ cotylica)) Kotiledonan placenton havas ŝafo, bovo, tiukaze la viloj grupiĝas sur la placento.

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 615

Previous Page Next Page






فلقة (بذرة) Arabic Cotyledon AZ Семядоля BE Kotiledon BS Cotiledó Catalan Děložní lístek Czech Пайвăрă CV Kimblad Danish Kotyledone German Κοτυληδόνα Greek

Responsive image

Responsive image