Iluminatoj | ||
---|---|---|
sekreta societo | ||
Komenco | 1-a de majo 1776 vd | |
Fino | marto 1785 vd | |
Lando(j) | Elektoprinclando Bavario vd | |
Fondinto(j) | Adam Weishaupt • Leopold Engel vd | |
Iluminatoj (latine plurale Illuminati, singulare illuminatus, "lumigito(j)") estas nomo de sekreta societo fondita en Bavario la 1-an de majo 1776 kadre de la epoko de klerismo. Poste la termino estis apligita al pluraj grupoj, kaj historiaj kaj modernaj kaj realaj kaj fikciaj. En modernaj tempoj ĝi ankaŭ kutime signifas la laŭdiran konspirecan organizaĵon, kiu agas kiel ombra "potenco malantaŭ la trono", supoze stiranta mondaferojn tra nuntempaj registaroj kaj entreprenoj, kutime kiel moderna enkarniĝo aŭ daŭrigo de la bavaraj iluminatoj. En tiu kunteksto, iluminatoj ofte estas uzita en referenco al Nova Monda Ordo. Multaj komplotmaniuloj kredas ke la iluminatoj estas la plancerboj malantaŭ okazaĵoj kiuj kondukos al la starigo de tia Nova Monda Ordo.