Uropio

Uropio (Uropi) estas planlingva projekto proponita de franca instruisto Joël Landais en 1986 (ne konfuzu ĝin kun Uropa). Ĝi intence baziĝas sur la hindeŭropaj lingvoj, kaj celas iĝi komuna lingvo por Eŭropo kaj helpi al la konstruo de Eŭropa identeco. Krome, pro la tutmonda disvastiĝo de la hindeŭropaj lingvoj, ĉu kiel gepatra ĉu kiel dua lingvo, Uropio povus utili kiel tutmonda helplingvo. Post la unua publikigo de Uropio, ĝi ricevis eĥon en la gazetaro inter 1986 kaj 1991, sed neniam konsistigis movadon. Tamen la inklino de Uropio ne estas konstrui novan lingvan aŭ kulturan komunumon, sed prefere krei simplan kaj utilan ligilon inter aspekte malsamaj lingvoj kaj kulturoj, iĝante la respeguliĝo de iliaj tuŝpunktoj. Sinjoro Landais laŭdire laboris pri etimologia plena vortaro de Uropio, kun klarigoj, ekzemploj de francaj tradukoj de ĉirkaŭ 17 000 vortoj, sed li rifuzas publikigi ĝin ĉar li opiniis, ke ĝi ne estis kompleta. Vikio pri uropio estis starigita en decembro 2010 sed fermita en marto 2011 fare de la aŭtoro. Ĝi restis skizo kaj ne estas nun ĝisdatigita.


Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne