Tubetfloroj estas la nomo de radiosimetriaj floroj de Asteracoj (Asteraceae), kiuj en la kapitulo sidas dense unu apud la alia. La kvin kunkreskintaj petaloj havas plej ofte nur mallongajn petalaj pintojn, dum la koronaj tubetoj estas mallarĝaj, formante longan tuban formon.
Ĉe la subfamilio Carduoideae la kapituloj konsistas nur el tubetfloroj. La representantoj de la subfamilio Asteroideae havas kapitulojn kun centraj tubetfloroj kaj randaj langetforoj.
Ankaŭ kelkaj specioj el la familioj de la Solanacoj, primulacoj kaj gencianacoj havas al tubero kunkreskintajn petalojn. Iliaj floroj ankaŭ povas esti nomataj tubetfloroj.