Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Pterodromoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pterodroma
Nigrakrona petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pterodroma
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pterodromoj, BurdopetrelojTabanpetreloj, estas marbirdoj de la ordo Procelarioformaj, familio Procelariedoj kaj genro Pterodroma. Tiuj mezgrandaj al grandaj petreloj manĝas per plukado el la oceana surfaco.

La mallongaj, fortikaj bekoj de la specioj de Pterodroma en tiu grupo, ĉirkaŭ 35 entute, estas adaptitaj al mildaj predoj kaptitaj ĉe la surfaco; ili havas plektitajn intestojn por digesti marajn animalojn kiuj havas malkutiman biokemion.

Ties kompleksaj markoj en flugiloj kaj vizaĝo utilas probable por interspecia rekonado.

Tiuj birdoj nestumas en kolonioj sur insuloj kaj estas pelagaj for de la reprodukta sezono. La ino demetas ununuran ovon kutime en nestotruo aŭ sur malferma grundo. Ili estas noktulaj ĉe la reproduktaj kolonioj por eviti predadon.

La genronomo Pterodroma devenas el la greka πτερον, pteron, "flugilo", kaj δρομος, dromos, "kuro", alude al la birda rapida vaganta flugmaniero.[1]

  1. Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of birds of the United States: scientific and common names. Portland, Oregon: Timber Press, p. 171. ISBN 0-88192-600-0.

Previous Page Next Page






Pterodroma AF طائر النو النعري Arabic طائر النو النعرى ARZ Nankey (Pterodroma) AVK Pterodroma BR Pterodroma Catalan Pterodroma CEB Hakensturmtaucher German Gadfly petrel English Pterodroma Spanish

Responsive image

Responsive image