Pterodroma | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Pterodromoj, Burdopetreloj aŭ Tabanpetreloj, estas marbirdoj de la ordo Procelarioformaj, familio Procelariedoj kaj genro Pterodroma. Tiuj mezgrandaj al grandaj petreloj manĝas per plukado el la oceana surfaco.
La mallongaj, fortikaj bekoj de la specioj de Pterodroma en tiu grupo, ĉirkaŭ 35 entute, estas adaptitaj al mildaj predoj kaptitaj ĉe la surfaco; ili havas plektitajn intestojn por digesti marajn animalojn kiuj havas malkutiman biokemion.
Ties kompleksaj markoj en flugiloj kaj vizaĝo utilas probable por interspecia rekonado.
Tiuj birdoj nestumas en kolonioj sur insuloj kaj estas pelagaj for de la reprodukta sezono. La ino demetas ununuran ovon kutime en nestotruo aŭ sur malferma grundo. Ili estas noktulaj ĉe la reproduktaj kolonioj por eviti predadon.
La genronomo Pterodroma devenas el la greka πτερον, pteron, "flugilo", kaj δρομος, dromos, "kuro", alude al la birda rapida vaganta flugmaniero.[1]