Frasier | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Frasier |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | American television sitcom |
Aktoroj | Kelsey Grammer • Jane Leeves • David Hyde Pierce • Peri Gilpin • John Mahoney • Moose |
Amplekso | |
Sezonoj | 11 |
Epizodoj | 264 |
Daŭro sen reklamoj | 22 |
Elsendo | |
Elsendita | 16 sep. 1993 – 13 maj. 2004 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Frasier estas sukcesa usona serialkomedio, kreita kiel kromverko al la televidserio Cheers, surbaze de la rolulo de la psikiatro Frasier Crane (Kelsey Grammer). La serio estis elsendita sur la NBC televida-reto dum 11 sezonoj, de septembro 1993 ĝis majo 2004. Ĉiuj dek unu sezonoj de la serio estis liberigitaj sur DVD.
La kreintoj kaj produktantoj de la serio - David Engel, Peter Casey kaj David Lee - produktis la serion Cheers, kaj ankaŭ kreis la televidan serion Wings. La serio estis filmita en Los-Anĝeleso, krom unu epizodo kiu estis filmita en Seatlo. La fina epizodo de la serio estis spektita fare de proksimume 25.4 milionoj da spektantoj.