Benzofenono | |||
Bastona kemia strukturo de la Benzofenono | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Benzofenono | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | C13H10O2
| ||
CAS-numero-kodo | 119-61-9 | ||
ChemSpider kodo | 2991 | ||
PubChem-kodo | 3102 | ||
Merck Index | 15,1100 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ flaveca solidaĵo kun milda odoro | ||
Molmaso | 182,222 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,1108g cm−3 | ||
Fandpunkto | 48,5 °C | ||
Bolpunkto | 305,4 °C | ||
Ekflama temperaturo | 150 °C | ||
Solvebleco | Akvo:0,14 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 84 mg/kg (buŝe)[1] | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R50 R53 | ||
Sekureco | S61 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H373, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P273, P314, P391, P501[2] | ||
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa) |
Benzofenono aŭ dufenilketono estas organika kombinaĵo apartenanta al la ketona funkcia grupo, blanka aŭ flaveca solidaĵo kun karakteriza odoro, nesolvebla en akvo sed solvebla en organikaj solvantoj kaj uzata kiel reakcianto en kemiaj sintezoj. Benzofenono estas fotoiniciata substanco uzata en sekigaj procezoj tiaj kiaj inkoj, bildo-kreadaj rimedoj, kaj purigo de surfacoj en la presindustrio. Benzofenono preventas ke ultraviola lumo damaĝu odoraĵojn kaj koloraĵojn en produktoj kiel parfumoj kaj sapoj.
Benzofenono povas aldoniĝi al plastaj pakaĵoj kiel ultra-viola blokaĵo por preventi foto-degradiĝon de plastaj polimeroj aŭ iliaj enhavoj. Ĝia uzado permesas al manufakturantoj ke ili enpaku la produktojn en travideblaj vitroj aŭ plastaĵoj (tiel kiel PETE-aj akvoboteloj. Sen ĝi, opakaj aŭ malhelaj pakaĵoj estus necesa.
En biologiaj aplikoj, benzofenonoj estas vaste uzataj kiel fotofizikaj sondiloj en la identigado kaj mapado de peptido-proteinaj interagoj.
Bonvolu ne konfuzi... | |
Ambaŭ apartenas al la familio de la ketonoj, sed la dufenila keteno posedas plian karbonatomon inter la du benzenajn ringoj ligitan per duobla ligilo. |