Ukrainia Esperanto-Asocio | |
---|---|
Українська Есперанто Асоціація | |
Lando | Ukrainio |
Tipo | landa Esperanto-asocio |
Fondiĝo | 21-a de majo 1989 |
Fondiĝloko | Poltavo |
Interretejo | ukrea |
Ukrainia Esperanto-Asocio (mallongigo: UkrEA, ukraine Українська Есперанто Асоціація)[1] estas la landa sekcio de UEA en Ukrainio. Ĝi estis kreita la 21-an de majo 1989, en konferenco de Ukraina Respublika Filio de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj en Poltavo kiu transformiĝis al la fonda kongreso de UkrEA. La asocio havas la celon de disvastigo kaj propagando de Esperanto en Ukrainio.