Turkio aŭ Turkujo[1] (turke Türkiye [ˈtyɾcije]), plene Turka Respubliko (Türkiye Cumhuriyeti [ˈtyɾcije dʒumˈhuːɾijeti]), estas lando, kiu ĉefe troviĝas en Azio, sur la duoninsulo Malgrand-Azio inter la Mediteraneo kaj la Nigra Maro, dum malgranda parto de la plej granda urbo Istanbulo kaj aliaj teroj (Orienta Trakio) troviĝas en Balkanio, Sudorienta Eŭropo. Tial la lando estas dukontinenta. La azia kaj la eŭropa parto de la lando estas dividitaj per la Dardaneloj, la Marmora Maro kaj la Bosporo, kiuj siavice kune ligas la Mediteraneon kun la Nigra Maro. Turkio okcidente limas al Grekio kaj Bulgario, kaj oriente al Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano, Irano, Irako kaj Sirio.
Turkoj formas la plej vastan majoritaton de la nacia loĝantaro kaj Kurdoj estas la plej granda minoritato.[2] Ankara estas la ĉefurbo de Turkio, dum Istanbulo estas la plej granda urbo kaj la socia, kultura kaj financa centro.