Triboelektra serio: |
Pozitive ŝargita |
+ |
poliuretano |
haro, oleo haŭto |
nilono, seka haŭto |
glaso |
akrilato |
ledo |
pelto de kuniklo |
kvarco |
glimo |
plumbo |
pelto de kato |
silko |
aluminio |
papero (malgranda pozitiva ŝargo) |
kotono |
lano (senŝarga) |
0 |
ŝtalo (senŝarga) |
ligno (malgranda negativa ŝargo) |
sukceno |
polistireno |
kaŭĉuka balono |
rezinoj |
malmola gumo |
nikelo, kupro |
sulfuro |
latuno, arĝento |
aŭro, platino |
acetato, rajono |
sinteza kaŭĉuko |
poliestero |
stireno kaj polistireno |
orlono |
polietileno |
plipropileno |
vinilo (PVC) |
silicio |
teflono |
silikono |
ebonito |
− |
Negative ŝargita |
La triboelektro aŭ frotelektro estas tipo de kontakta elektro, pro kiu certaj materialoj fariĝas elektre ŝargitaj post frotado kun alia malsama materialo. Ĝi estis priskribita jam en 550 a.K. de Taleso de Mileto, kiu spertis ĝin frotante sukcenon. La kaŭzo de tiu efiko estas la energie favora transiro de elektronoj de unu el la tuŝiĝantaj korpo al la alia pro la diferenco de la forpuŝa laboro. La elektronoj transiras, ĝis la pro tio kreiĝinta diferenco de potencialo egalas al gajno de energio.
La frotado ne estas nepra por krei la efikon, sed ĝi faciligas ĝin. Por realigi kontaktan elektron, necesas, ke la surfacoj de la du malsamaj korpoj estu tre proksimaj. Dum frotado pli grandaj partoj de la surfacoj estas tiel proksimaj, ke la transiro de la elektronoj povas okazi.
Plejparto de la ĉiutaga statika elektro estas triboelektra. La poluseco kaj la kvanto de la ŝargoj produktitaj dependas de la materialoj, la surfaca malglateco, la temperaturo, la streĉo kaj aliaj propraĵoj.