Traktato de Brest-Litovsk

La unua paĝo de la Traktato de Brest-Litovsk; La kolonoj (de dekstre maldekstren) estas en la rusa, otomana turka, bulgara, hungara kaj germana.

La Traktato de Brest-Litovsk estis pac-traktato inter soveta Rusio kaj Ukrainio unuflanke kaj la centraj regnoj (Aŭstrio-Hungario, Bulgario, Germanio kaj Turkio) aliflanke. Ĝi estis subskribita la 3-an de marto 1918 en Belorusio, proksime de urbo Brest, tiutempe nomata "Brest-Litovsk'".

La traktato fiksis la eliron de Rusio el la Unua mondmilito kaj el alianco (entento) kun Anglio, Francio, Italio kaj Usono. La soveta registaro timis, ke plua militado malfortigos la landon kaj renversos la registaron.

Kvankam la rezultoj de la (ne finita) milito parte kontraŭis la decidojn de la traktato, ĝi grave influis la postan sendependecon de Finnlando, Estonio, Latvio, Litovio kaj Pollando.


Traktato de Brest-Litovsk

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne