Sondershausen | ||||||
| ||||||
minejurbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Kyffhäuser | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 03632, 036020 (Schernberg, Thalebra), 036330 (Großberndten, Himmelsberg, Immenrode, Kleinberndten, Straußberg) | |||||
Poŝtkodo | 99706 | |||||
Aŭtomobila kodo | KYF | |||||
Oficiala Municipokodo | 16065067 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Joachim Kreyer | |||||
Titolo de komunumestro | Bürgermeister | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 21317 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 22′ N, 10° 52′ O (mapo)51.36666666666710.866666666667Koordinatoj: 51° 22′ N, 10° 52′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 208 m | |||||
Areo | 201,21 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.sondershausen.de/ | |||||
Sondershausen [zondasHAŬzn] estas urbo en la nordo de la germana federacia lando Turingio. Ĝi etendiĝas en la valo inter la montaroj Hainleite en la sudo kaj Windleite en la nordo. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 21 317 loĝantojn.
Ĝi evoluis en la 8-a jarcento el franka setlejo kaj estis unuafoje dokumente menciita en la jaro 1125. Ekde 1356 la dinastio Schwarzburg regis en la urbo kaj ĝi fariĝis rezidejo de la princaro Schwarzburg-Sondershausen.
Sondershausen estas grava centro de la muziko, kun grandaj tradicioj: la komponistoj Max BRUCH, Franz Liszt kaj Max REGER agadis tie, same kiel la muziksciencisto Hugo Riemann.
Iom da statistiko: