Salustio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
C. Sallustius Qui. Crispus | |||||
Naskiĝo | en Amiternum | ||||
Morto | en Romo | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Partio | populares (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | vd | ||||
Patrino | vd | ||||
Gefratoj | Sallustia (mul) vd | ||||
Edz(in)o | Terentia (en) vd | ||||
Infanoj | Gaius Sallustius Crispus (en) , adoptita filo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Ancient Roman historian (en) Romia politikisto poeto verkisto ancient Roman military personnel (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kajo Salustio Krispo (86 a. K. - 35 a. K.) estis romia historiisto, poeto kaj politikisto. Dank'al sia verkaro, li estas konsiderata unu el la plej gravaj latinaj historiistoj dum la 1-a jarcento a.K. Li estas plej konata pro sia eseo pri la Komploto de Katilino kaj la Jugurtina Milito.
Aparteninta al konata pleba familio, Salustio estis tre malsaneta dum siaj infanjaroj. Lia familio tre frue translokiĝis al Romo, kie li komencis sian politikan karieron. Laŭ siaj propraj paroloj, tre frue li sin dediĉis al politikaj demandoj kaj tie li ĝuis multe da negativaj spertoj[1]. Fakte, liaj skribaĵoj estis tute kritika rilate al la tiama kutimokorupteco, kiun li havis la oportunokazon konstati dum sia edukado en Romo, bedaŭrante la perdon de la antikvaj valoroj de la romia popolo. Dum tiu periodo li montris inklinon rilate al filozofio, ĉefe pri la Pitagorismo, per la lernejo de Publio Nigidio Figulo (98 a. K. - 45 a. K.).