Marija Gimbutas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de januaro 1921 en Vilno |
Morto | 2-an de februaro 1994 (73-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Tombo | tombejo Petrašiūnai |
Lingvoj | litova • angla |
Ŝtataneco | Litovio Pollando Usono Sovetunio |
Alma mater | Vytautas-Magnus-Universitato Universitato Vilno |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Danielius Alseika (en) |
Patrino | Veronika Alseikienė (en) |
Edz(in)o | Jurgis Gimbutas (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo universitata instruisto historiisto prahistoriisto arkeologo etnologo |
Marija Gimbutas laŭ usona, simpligita nomigo aŭ Marija Gimbutienė laŭ la origina, litova nomkonvencio (n. kiel Marija Birutė Alseikaitė en Vilno, Litovio, la 23-an de januaro 1921 - m. en Los-Anĝeleso, Usono, la 2-an de februaro 1994) estis fama arkeologino litova-usona. Ŝi estis rekonebla tutmonde pro siaj prifosoj kaj malkovroj rilate al la kulturoj el "Malnoveŭropo" (la terminon ŝi enkondukis en la arkeologian terminaron) establitaj en la neolitiko kaj la bronzepoko, antaŭ la enmigro de la hindeŭropanoj en Eŭropon.
Ŝiaj laboroj, publikitaj inter 1946 kaj 1971, enkondukis novajn perspektivojn pri la kombinado de la tradicia prepara laboro kun la interpretadoj lingvaj kaj mitologiaj.