Helpo:Alidirekto

En Vikipedio estas eblo igi iun paĝon plusendilo al alia paĝo. La eblo estas por paĝoj, kiuj havas pli ol unu taŭgan nomon, kaj ankaŭ por alinomitaj artikoloj. Kiam la nomo de artikolo ŝanĝiĝos, la ligilo plu funkciu; “mojosaj URI‑oj ne ŝanĝiĝas”[1]. Per plusendiloj ligoj aŭtomate funkcias: oni do povas ligi indiferente al ĉiu varianto de la titolo, la ligilo ĉiukaze trafos la ĝustan artikolon.

Foje okazas, ke pluraj nomoj taŭgus kiel titolo por artikolo. Tiam oni povas krei plusendilon de unu versio al alia. Tiu ĉi sistemo ankaŭ uzeblas por mallongigoj, partoj de nomoj (ekz-e Bismarck) ktp.

Foje ni trovas, ke du artikoloj ekverkiĝas pri la sama temo kun du (iom(ete)) malsamaj nomoj. Tiam unu el ili fariĝu plusenda paĝo al la alia.

Vi unue konservu la tekston de la forigenda paĝo ie, kaj redaktu la alian paĝon por enmeti ĉiujn informojn kiuj estis en la forigota paĝo sed ne en la restonta plusenda paĝo.

Tiam, por fari plusendan paĝon el la forigota artikolo, metu ĉi tian tekston en ĝin: #ALIDIREKTI [[Nomo de alia artikolo]]

Ni ankaŭ povas uzi alidirektigojn jene:

  1. Tim Berners–Lee (1998). Cool URIs don’t change (angle). W3C.

Helpo:Alidirekto

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne