Frida Kahlo

Frida Kahlo
Persona informo
Frida Kahlo
Naskonomo Magdalena Frida Carmen Kahlo
Naskiĝo 6-an de julio 1907 (1907-07-06)
en Coyoacán,  Meksiko
Morto 13-an de julio 1954 (1954-07-13) (47-jaraĝa)
en Coyoacán,  Meksiko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Bronkopneŭmonito, pulma embolio kaj flebito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Coyoacán Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Meksika Komunisma Partio (1927–1951) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Frida Kahlo
Memorigilo Frida Kahlo
Familio
Patro Guillermo Kahlo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Cristina Kahlo y Calderón (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Diego Rivera (1940–1954)
Diego Rivera (1929–1939) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Pentrado kaj taglibro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en MeksikurboDetrojtoSan-FranciskoNov-Jorko vd
Verkado
Verkoj Drakofruktoj ❦
La Du Frida-oj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frida KAHLO, plennome Magdalena Carmen Frieda KAHLO y CALDERÓN (naskiĝis la 6-an de julio 1907, mortis la 13-an de julio 1954) estis meksika pentristino. Ŝi estis edzino de la surmura pentristo meksika Diego Rivera; ŝia vivo suferis la malfeliĉon de infana malsano kaj terura akcidento junaĝa kiu tenis ŝin kuŝanta dum longaj tempoperiodoj, kaj ŝi suferis ĝis 32 kirurgiajn operaciojn.[1] Ŝi havis malmulte konvencian vivon, estis ambaŭseksema, kaj inter ŝiaj amantoj troviĝis Lev Trockij.[1] Ŝia pentroverkaro temas pri ŝia vivosperto kaj ŝia propra sufero. Ŝi estis aŭtoro de ĉirkaŭ 200 verkoj, ĉefe memportretoj, en kiujn ŝi projekciis siajn malfacilaĵojn por supervivi. La verkaro de Kahlo estas influita de tiu de ŝia edzo, la fama pentristo Diego Rivera, kun kiu ŝi kunhavis emon al la popola meksika arto de indiĝenaj radikoj, inspiranta aliajn pentristojn meksikajn de la postrevolucia periodo.

En 1939 ŝi ekspoziciis siajn pentraĵojn en Francio laŭ invito de André Breton, kiu klopodis konvinki ŝin ke ŝiaj pentraĵoj estas «superrealismaj», kvankam Frida defendis, ke tiu tendenco ne respondis al ŝia arto, ĉar ŝi ne pentris revojn sed sian propran vivon. Unu el tiuj verkoj (Autorretrato- El Marco, kiu aktuale estas en la Centro Georges Pompidou) iĝis la unua pentraĵo de meksika artisto akirita de la Muzeo Luvro. Ĝis tiam, Frida Kahlo estis pentrinta nur private kaj ŝi mem malfacile akceptis, ke ŝia verkaro havu ĝeneralan intereson. Kvankam ŝi ĝuis admiron de elstaraj pentristoj kaj intelektuloj tiuepokaj, kiaj Pablo Picasso, Vasilij Kandinskij, André BretonMarcel Duchamp, ŝia verkaro atingis famon kaj veran internacian agnoskon post ŝia morto, ekde la 1970-aj jaroj.

  1. 1,0 1,1 La vida de Frida Khalo, alirita la 4-an de aprilo 2014

Frida Kahlo

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne