Dolchamar | |
---|---|
Dolchamar en la festivalo Maailma kylässä en 2005
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Dolĉamar |
Deveno | Londono, Britio |
Ĝenroj | Hiphopo |
Aktivaj jaroj | 1999 – nuntempo |
Eldoninto | Vinilkosmo, memstare |
Dolchamar [dolĉ-amar'] (antaŭe Dolcxamar, vidu ankaŭ Dolĉamaro) estas muzikgrupo, kiu ekis en 1999 en Londono, sed nun baziĝas en Finnlando. Ĝi ludas ritman rokon kaj hiphopon kaj kantas en Esperanto. La bando ŝanĝis sian nomon de Dolcxamar al Dolchamar en 2003. La grupo koncertis en pluraj Esperanto-aranĝoj.