Barnabaso

Sankta
Barnabaso
Persona informo
Naskiĝo propable simile kiel Jesuo
en Salamis, Cyprus, Romia Imperio
Morto proksimume en 61
en Salamis, Cyprus, Romia Imperio
Mortis per Morto sur brulŝtiparo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kipro Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo presbitero Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 11-a de junio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
statuo de la Sankta Barnabaso en la preĝejo de la nacia palaco en Mafra, Portugalio

Barnabaso estis judo el la izraela tribo de levidoj, sed kun sia familio ne vivis en Judio, sed sur la mediteranea insulo Kipro. Laŭ la listigo de jesuaj apostoloj en la novtestamenta libro Agoj de la Apostoloj (4,36) li krome havis la duan nomon Jozefo (en iuj manuskriptoj Joseo). Barnabaso estas plurfoje menciata en la nova testamento, krom en la libro Agoj de la Apostoloj interalie en la unua epistolo al la korintanoj kaj la epistolo al la galatoj. Laŭ pli postaj kristanaj tradicioj oni jes ja kalkulis lin al la disĉiploj kaj apostoloj de Jesuo, sed ne al la dek du kernaj apostoloj. Laŭ la kristanaj legendoj li predikis en Romo, estis episkopo en Milano kaj baptis la pli postan papon Klemento de Romo.

Laŭ la apokrifaj Barnabas-aktoj li kiel martiro mortis sur la insulo Kipro, de kie li laŭ indiko en la libro Agoj de la Apostoloj ankaŭ devenis, kiel supre jam indikite, kaj kie li konsideriĝas nacia sanktulo.


Barnabaso

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne