Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Zimbabva Birdo

Zimbabva Birdo

La ŝtono-skulptita Zimbabva Birdo estas emblemo de Zimbabvo, aperanta sur la nacia flago, blazono kaj sur monbiletoj kaj moneroj.

La fama sapŝtona birdoskulptaĵo staris sur muroj kaj monolitoj de la antikva urbo Granda Zimbabvo, kiu estis konstruita ĉe prauloj de la ŝona popolo inter la 12-a kaj 15-a jarcentoj. La ruinoj, kiuj donis la nomon al la hodiaŭa moderna Zimbabvo, kovras ĉ. 1.800 akreojn (7,3 km²) kaj estas la plej larĝaj antikvaj ŝtonaj konstruaĵoj sude de Saharo.

Plej verŝajne la origino de la bildo estas la birdospecio de la Senvosta serpentaglo, Terathopius ecaudatus.


Previous Page Next Page