Zelenogorsk (ruseЗеленогорск, ĝis 1947 Терийоки; finneTerijoki) estas urbo en federacia subjekto Sankt-Peterburgo de Rusio. Ĝi troviĝas en la 9-a distrikto de la administra unuo Sankt-Peterburgo (konsistanta el 20 distriktoj), en kiu troviĝas kelkaj urbetoj kaj vilaĝoj krom la urbego Sankt-Peterburgo mem.
Zelenogorsk estas populara ripozloko. Ĝin ĉirkaŭas sanatorioj, infanaj ripozejoj, hoteloj, ks.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 40281509.