Siro William Henry FLOWER RS (naskiĝis la 30-an de novembro 1831 en Stratford-upon-Avon, mortis la 1-an de julio 1899 en Londono) estis angla kuracisto, muzekuratoro kaj fakulo pri kompara anatomio, kiu iĝis grava aŭtoritato pri mamuloj kaj ĉefe pri cerbo de primatoj. Li subtenis Thomas Henry Huxley en grava polemiko kontraŭ Richard Owen pri la homa cerbo kaj finfine li sukcedis Owen kiel Direktoro de la Muzeo pri Natura Historio de Londono.