Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Werner Bormann

Werner Bormann
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1931 (1931-10-27)
en Berlino
Morto 16-an de majo 2013 (2013-05-16) (81-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Artur Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Elsbeth Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Judith Jackson, Thomas Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
kun Tibor Sekelj dum prelego en Pekino 1986

Werner BORMANN, naskita je la 27-a de oktobro 1931 en Berlino, mortis je la 16-a de majo 2013 en Hamburg, estis germana ekonomikisto, docento kaj esperantisto, kiu dum la plejparto de sia vivo vivis en la hamburga urbodistrikto Bergedorf.

Li multrilate aktivis kaj transprenis respondecon kaj gvidajn funkciojn en la Esperanto-movado: Li estis membro kaj de 1995 ĝis 1998 prezidanto de Akademio de Esperanto. Li estis orda profesoro de AIS San-Marino. En 1970 li estis elektita estrarano de UEA, kies komitatano li estis dum 28 jaroj. Samtempe komenciĝis la preparoj por la Universala Kongreso 1974 en Hamburgo, kies organizadon li gvidis. La kongreso iĝis aparte grava en la Esperanto-movado, ĉar "post Hamburgo" komenciĝis la movada epoko post Ivo Lapenna. Li estis prezidanto de fondaĵo FAME, kaj de 1967 ĝis 1977 prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

Li publikigis multajn prilingvajn verkojn; konata estas interalie lia prelegaro "Bona Ŝanco" (1971). En la Universitato de Hamburgo li ofte prelegis pri lingvaj temoj. Ankaŭ al la instruado de AIS li ofte kontribuis. Liaj priekonomiaj publikigaĵoj estas bona enkonduko ne nur en la priparolatajn temojn, sed ankaŭ en ties fakajn nociojn.

Samtempe li ĉiam restis ligita al la junulara Esperanto-movado: Esperanton li lernis kiel 15-jaruloj, en 1947, kaj en 1950 li 18-jara fondis junulan Esperanto-grupon en sia tiama loĝurbo Bielefeld. En aŭgusto 1951 li 19-jara partoprenis en la UK en Munkeno (unua el multaj UK-oj ekde la 1960-aj jaroj ĝis 2008). En 1952/1953 li 20- ĝis 22-jara estis vicprezidanto de GEJ, daŭre plukunlaboris kun la estraroj de GEJ kaj TEJO kaj krom IJK-ojn partoprenis ĉiujn Internaciajn Seminariojn ekde la 1-a en 1957 almenaŭ dum 15 jaroj. Ankoraŭ en 1987 li mem estis regula konsilanto de la GEJ-estraro kaj ankaŭ regule donacis privatan monon al la junulara asocio, kvankam tiam li ankaŭ jam "donacis" ambaŭ gefilojn kiel estraranoj al GEJ.

Pliajn informojn prezentas la nekrologo de UEA.

Li estas filo de Artur Bormann kaj estis edzo de Elsbeth Bormann, kun kiu li havas du gefilojn, Judith Bormann kaj Thomas Bormann.


Previous Page Next Page






Werner Bormann French Werner Bormann Italian Varnerius Bormann LA

Responsive image

Responsive image