La vulvaj lipoj estas partoj de la inaj seksorganoj, ili estas la ĉefaj ekstere videblaj partoj de la vulvo. Ĉe homoj, ekzistas du paroj de vulvaj lipoj: la eksteraj vulvaj lipoj (labia majora) estas grandaj kaj pli grasaj, kaj la internaj vulvaj lipoj (labia minora) estas haŭtfaldoj (ankaŭ nomataj nimfoj[1]) inter la eksteraj vulvaj lipoj. La vulvaj lipoj ĉirkaŭas kaj protektas la klitoron kaj la malfermaĵojn de la vagino kaj la uretro.