Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Vulkana kratero

La kratero de Monto Saint Helens post ties erupcio en la jaro 1980

Vulkana kratero estas konusforma, ofte eĉ ŝakteca profundego de vulkano, el kiu eliris la magmo. Ĉe tavolovulkanoj aŭ centraj vulkanoj la kratero situas ofte je la pinto de la vulkano.

Erupcio liberigas ne nur varmegajn likvajn materiojn, sed ankaŭ solidaĵojn aŭ gasojn, kiam kreskas la gaspremo pro la altega temperaturo de la likveta magmo, ĉar en la kratero mem la lafo malvarmiĝas kaj iom post iom fermas la ŝakton. La gasoj povos eliri nur per erupcio. Pro tio estas danĝere promeni laŭ rando de tia vulkana kratero por rigardi la internon.


Previous Page Next Page