Viktoria Akvofalo | ||
---|---|---|
akvofalo, horseshoe waterfall [+] | ||
Supermara alteco | 892 m [+] | |
Koordinatoj | 17° 55′ 29″ S, 25° 51′ 29″ O (mapo)-17.92477777777825.858055555556Koordinatoj: 17° 55′ 29″ S, 25° 51′ 29″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 68,6 km² (6 860 ha) [+] | |
Areo | 68,6 km² (6 860 ha) [+] | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Tipo de heredaĵo | natura | |
Jaro | 1989 (13) | |
Numero | 509 | |
Regiono | Afriko | |
Kriterioj | vii, viii | |
Viktoria Akvofalo | ||
Vikimedia Komunejo: Victoria Falls [+] | ||
La Viktoria Akvofalo (aŭ en Makolola lingvo: Mosi-oa-Tunya) estas unu el la plej mirindaj akvofaloj en la mondo. Ĝi situas laŭlonge de la rivero Zambezi sur la limo de Zambio kaj Zimbabvo (17° 55′ 28″ S, 25° 51′ 18″ O (mapo)-17.92444444444425.855 ) kaj estas proksimume 1,7 km larĝa kaj 128 m alta. Oni konsideras ĝin kiel mirindan vidindaĵon pro la vasta iomo da akvo enfluanta en mallarĝa ravino, kiun neniu povas rekte vidi.
David Livingstone, la skota esploristo, vojaĝis al la akvofalo en 1855 kaj renomis ĝin laŭ Reĝino Viktoria, kvankam ĝi estis konata loke kiel "Mosi-oa-Tunya", la "fumo kiu tondras". La akvofalo estas parto de du naciaj parkoj: Nacia Parko Mosi-oa-Tunya en Zambio, kaj Nacia Parko Viktoria Akvofalo en Zimbabvo, kaj estas unu el la plej grandaj turismaj vidindaĵoj de suda Afriko. Ĝi ankaŭ estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.
La Viktoria-akvofalo estas ege pli granda ol la Niagara Akvofalo en Norda Ameriko. Sole la sudamerika Igŭacua Akvofalo povas rivali kun ĝi. Kvankam Igŭacuo estas dividita je pli ol 270 akvofaleroj, Viktoria estas la plej granda unuopa akvofalo en la mondo.