Ĉi tiu artikolo temas pri parto de vertebro. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko. |
Vertebra arko estas la posta parto de vertebro. Ĝi estas osta duonringo kava ventre kaj situas dorse de la vertebra korpo.
Ĝi konsistas el pluraj elementoj:
La vertebra arko parte ĉirkaŭas per la pedikloj kaj klingoj la vertebran truon ventre fermitan per la vertebra korpo. La viciĝo de la vertebraj truoj formas la vertebran kanalon kiu entenas la mjelon.