Ĉi-artikolo temas pri la portugala esploristo. Por aliaj temoj, vidu Vasco da Gama (apartigilo).
Vasco da Gama | |
---|---|
portugala admiralo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉ. 1469 en Sines, Portugalio |
Morto | 24-a de decembro 1524 en Koĉi, Barato |
Mortokialo | Malario |
Tombo | St. Francis Church (en) (1524 (Gregoria)–1539 (Gregoria)) Church of Santa Engrácia (en) Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Estêvão da Gama |
Patrino | Izabel Sodre (en) |
Frat(in)o | Paulo da Gama |
Edz(in)o | Catarina de Ataíde (en) |
Infanoj | Estêvão da Gama (en) , Cristóvão da Gama (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo seafarer (en) mondovojaĝisto mararmea oficiro |
Vasco da GAMA ([ˈvaʃku ðɐ ˈɣɐmɐ]) (naskiĝis ĉ. 1469, mortis la 24-an de decembro 1524), la unua grafo de Vidigueira, estis portugala esploristo, unu el la plej sukcesaj en la Epoko de Malkovroj kaj la komandanto de la unuaj ŝipoj navigintaj rekte de Eŭropo al Hindio.
Li estas unu el la plej famaj kaj konataj esploristoj de la Epoko de Malkovroj, estante la unua eŭropano, kiu atingis Hindion per maro. Tiu malkovro estis tre signifa kaj malfermis la vojon al la portugaloj por establi longdaŭran kolonian regnon en Azio. La itinero signifis, ke la portugaloj ne bezonus transiri la tre pridisputatan Mediteraneon nek la danĝeran Arabion, kaj ke la tuta vojaĝo estus farita tra maro.
Post dekoj da maristoj provantaj atingi Hindion kun miloj da vivoj kaj dekduoj da ŝipoj perditaj en ŝiprompiĝoj kaj atakoj, Gama alteriĝis en Kolkato la 20-an de majo 1498. Atingo de la legendaj hindaj spicitineroj sendube helpis al la Portugala Imperio plibonigi ties ekonomion, kiu, ĝis Gama, estis plejparte bazita sur komerco en Norda kaj marborda Okcidenta Afriko. Tiuj spicoj estis plejparte pipro kaj cinamo komence, sed baldaŭ inkludis aliajn produktojn, tute novajn por Eŭropo, kio kondukis al komercmonopolo dum pluraj jardekoj.
Gama gvidis du el la flotegoj destinitaj por Hindio, la unuan kaj la kvaran, la plej grandan flotegon, nur kvar jarojn post lia alveno de la unua. Pro siaj kontribuoj, li estis nomumita en 1524 kiel la guberniestro de Hindio, sub la titolo de vicreĝo, kaj ricevis novkreitan titolon grafo de Vidigueira en 1519.
Multaj omaĝoj estis faritaj tutmonde je la honoro de Vasco da Gama pro liaj esploradoj kaj atingoj. Li ĝis nun restas grava esplorada persono. La portugala popola eposo, La Luzidoj, estis verkita por celebri Vasco da Gama. Lia unua vojaĝo al Hindio kaj reen, kies longo estis pli granda ol ĉirkaŭ la Ekvatoro, estas ĝenerale konsiderata pinto de monda historio, ĉar ĝi komencis la unuan ondon de tutmonda multkulturismo.[1]