Vaksfigura muzeo estas muzeo kiu montras vaksajn pupojn en la realeca bildigo de historiaj figuroj kaj modernaj famuloj, vestitaj per siaj tipaj vestaĵoj, kaj starante en reala pozo por bildigi kiel vivantajn homojn.
Muzeoj kutime permesas al vizitantoj esti fotitaj apud la skulptaĵoj kaj tiel simulas foton apud la reala figuro.
La vaksomuzeoj funkciis kiel la fono por la horora filmo Wax House (2005).