Vajco | |
---|---|
Vajco | |
Aliaj nomoj | ŝraŭbpremilo |
Klasifiko | serurista instrumentaro, lignaĵista instrumentaro |
Uzata por | fiksado de prilaborita peco |
Vajco estas mekanismo, fiksita ĝenerale ĉe stablo de seruristo, lignaĵisto k.a. por firme teni inter du pinĉantaj makzeloj, kiujn oni premas pere de blokanta sistemo, la prilaborotan pecon. (laŭ PIV)
Vajco konsistas ĝenerale el tri partoj: unu fiksa parto (ĝenerale ligita aŭ ligebla al la labortablo), unu moviĝa parto, kaj unu prem-sistemo.
Tiun ilon oni nomas foje ŝraŭbpremilo, pro la fakto ke ĝi utiligas ŝraŭbsistemon por realigi la premon. Tio ne estas konsilinda pro du kialoj: