Por samtitola artikolo vidu la paĝon URN (apartigilo). |
URN signifas unuforma risurca nomo (angle Uniform Resource Name). Ĝi estas sekvo de signoj identiganta abstraktan aŭ fizikan risurcon. URN estas parto de la koncepto pri URI. URN-oj estas destinitaj anstataŭigi iam URL-ojn. Sed URN-oj, distinge de URL-oj, ne inkludas indikojn pri situo kaj kontaktmaniero de la risurco. La normo pri URN estas intence verkita tiel ke ĝi povu inkludi aliajn nomspacojn.