UK 1969 | ||
---|---|---|
Loko | Helsinko, Finnlando | |
Ekde | 26-a de julio 1969 | |
Ĝis | 2-a de aŭgusto 1969 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 54-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 1969 en Helsinko, Finnlando, kun 1857 partoprenantoj el 38 landoj. La kongresa temo estis "La rolo kaj taskoj de la Esperanto-Organizaĵoj en la aktualaj lingva situacio en la mondo".
La Alta Protektanto de la kongreso estis Urho Kekkonen, Prezidanto de Finnlando. La lokan kongresan komitaton prezidis N. G. Narvala.
La kongreso okazis plejparte en la kongresejo Dipoli en la urboparto Otaniemi de la najbara urbo Espoo, en ejo de Finnlanda Teknika Universitato. Teatraj prezentoj okazis en la urba teatro de Helsinki.