Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Trezoro de Guarrazar

Trezoro de Guarrazar
arkeologia trovaĵo [+]
Koordinatoj39° 48′ 52″ N, 4° 8′ 44″ U (mapo)39.81444444-4.14555556Koordinatoj: 39° 48′ 52″ N, 4° 8′ 44″ U (mapo)

Trezoro de Guarrazar (Hispanio)
Trezoro de Guarrazar (Hispanio)
DEC

Map
Trezoro de Guarrazar
Vikimedia Komunejo:  Treasure of Guarrazar [+]
vdr
Krono visigota de Recesvinto, reĝo de la visigotoj (653672), apartenanta al la Trezoro de Guarrazar.
Friso visigota devena el la arkeologia kuŝejo de Guarrazar.

La epoko visigota (409711) lasis en Guadamur, provinco de Toledo, Hispanio, la plej interesan ĉapitron de sia historio. En aŭgusto de 1858, fortaj tempestoj malkovris ĉe fruktaĝardenaro de Guarrazar serio de tomboj. La lokanoj Francisco Morales kaj María Pérez malkovris tiele la nomitan Trezoro de Guarrazar, la plej grava el la trovitaj en Iberio rilate al la visigotoj. Tiuj trovitaĵoj plus aliaj kromaj (aprilo de 1859), formis aron konsista el: ses kronoj, kvin krucoj, pendjuvelo kaj restoj de platoj kaj ĉenoj (preskaŭ ĉio el oro, nune en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido); krono kaj kruco el oro plus juvelo kun gravuraĵo de la Anonco al la Virgulino (nune en la Reĝa Palaco de Madrido); tri kronoj, du krucoj, ĉeneroj kaj penjuveloj el oro (nune en la Nacia Muzeo pri la Mezepoko, Parizo); krono, fragmentoj de alia kaj spiko kun bulo de rokokristalo (pecoj ŝtelitaj el la Reĝa Palaco de Madrido en 1921 kaj ankoraŭ netrovitaj). La peco plej valora de la aro estas la krono de Recesvinto, reĝo kiu nun nomigas la ĉefa placon de la vilaĝo: ties pecoj el safiro devenas el la antikva Srilanko. Aperis ankaŭ nombraj skulptaj fragmentoj kaj restoj de konstruaĵo, eble romia delubrum (nome sanktejo aŭ purigejo) kiu en postaj jarcentoj oni dediĉis al kristana kulto kiel preĝejo aŭ baziliko, kaj kiu loĝigis serion de tomboj: en la plej grava kuŝis skeleto sur kuŝejo el kalko kaj sablo, kaj konserviĝis la tomboŝtono el ardezo, kies latina skribaĵo,[1] de la presbitero Krispino, datas el la jaro 693 (51 de la regado de Egiko, jaro de la 16a Koncilio de Toledo). Tiu tomboŝtono troviĝas nune en la Nacia Arkeologia Muzeo de Madrido.

  1. José María Ruiz Alonso, Guadamur. Historia del castillo y de sus gentes, Instituto Provincial de Investigaciones y Estudios Toledanos, Toledo, 1984, pág. 38. ISBN 84-00-05872-0. La skribaĵo, konservita preskaŭ tute, diras latine: «Quis quis hunc tabule / (lustra)ris titulum huius / (ecce lo)cum respice situm / (cognosce vic)inum malui abere / (locum sacr)um / (sacer ipse minister) annis sexa / (ginta p)eregi tempora / (vitae fune)re perfunctum scis / (com)mendo tuendum / (ut cum f)lamma vorax ve / (n)iet conburere terras / ce(tibu)s scorum merito soc(i)atus resurgam / hic vite curso anno finito / Crispinus prsbt peccator / in Xri pace quiesco era DCC(L?) / XXXI». La traduko estus: «Iu ajn kiu legos en la epitafo de tiu tomboŝtono, rigardu: atentu la lokon kaj observu ties ĉirkaŭon. Ministro sakra, mi preferis posedi sakran lokon. Mi vivis el tiu vivo la tempojn de sesdek jaroj. Mortonta mi rekomendas min al la protekto de la sanktuloj por reviviĝi akurate en tie kompano kiam la vorema flamo venos bruligi la teron. Finonta la fluo de la vivo, Krispino, presbitero, pekulo, ĉi tie ripozis en la paco de Kristo. Eraa jaro 731 (aŭ 781)».

Previous Page Next Page