Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Tipaj kokoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tipaj kokoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Emberizidae
Genro: Gallus
Genroj de subdivizioj
  • Gallus gallus
  • Gallus lafayetii
  • Gallus sonneratii
  • Gallus varius
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La tipaj kokoj estas la kvar vivantaj specioj de birdoj el la genro Gallus de la Kokoformaj birdoj, kiuj loĝas nature en Barato, Srilanko, Sudorienta Azio kaj Indonezio.

Temas pri grandaj birdoj, kun kolorplenaj maskloj, sed tamen malfacile videblaj en la densa vegetaĵaro kie ili loĝas.

Kiel ĉe multaj birdoj de la familio de Fazanedoj, la masklo ne partoprenas en la kovado de la ovoj aŭ la idozorgado de la frumaturaj idoj. Tiujn taskojn plenumas la senkolora kaj bone kamufla ino.

La tipaj kokoj estas semomanĝantoj, sed ili manĝas ankaŭ insektojn, ĉefe la junuloj.

Unu el la specioj en tiu genro, nome la Bankiva koko, estas de historia gravo kiel la verŝajna praulo de la hejmigita koko, kvankam oni sugestis, ke ankaŭ la Griza koko estus implikita.[1]

La Srilanka koko estas la Nacia birdo de Srilanko.

  1. Eriksson J, Larson G, Gunnarsson U, Bed'hom B, Tixier-Boichard M, et al. (2008) Identification of the Yellow Skin Gene Reveals a Hybrid Origin of the Domestic Chicken. PLoS Genet January 23, 2008 [1] Arkivigite je 2012-05-25 per Archive.today.

Previous Page Next Page