Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Termofonto

Termofonto (PIV) aŭ geovarma, tervarma (akvo)fonto estas hidroterma fonto, ĉe kiu la fontanta akvo (termoakvo, geovarma akvo) estas pli varma (min. 8,3 °C) ol la ĉirkaŭa grundakvo.

La tria plej granda termofonto de la mondo: Granda Prisma Fonto en la Nacia parko Yellowstone (diametro 91 m)
Natria-klorida termofonto Baden-Baden

Okaze de termofonto, la akvo varmegiĝas subtere, aŭ pro vulkana aktivado aŭ pro la profundaj varmegaj teraj rokaĵoj. Dum tio, la plej varmaj fontoj de Mez-Eŭropo atingas en Bad Blumau 108 °C, Bad Radkersburg 80 °C, en Aachen 74 °C, en Karlsbad 72 °C kaj en Wiesbaden 66 °C. En vulkanaj areoj, la akvotemperaturo parte proksimiĝas al bolpunkto. La akvo plej ofte bobelas al tersufraco, malofte kiel gejsero. Tiam kelkfoje liberiĝas sulfurgasoj.

La areo kun plej densa koncentriteco de varmegaj akvofontoj troviĝas en la Nacia Parko Yellowstone en Usonok ja nomiĝas Supra Gejsera Baseno. La 62 % de la tutaj varmegaj fontoj troviĝas tie. Ankaŭ Islando estas konata pro multaj termofontoj.

Termofontoj en Usono

Previous Page Next Page