Teko estas botanika termino:
Teko ankaŭ estas alia vorto por "dokumentujo" aŭ "valizeto", kiun tamen kelkaj konsideras nenecesa, evitinda novradiko.[1]
-teko (aŭ pli precize "-otek-") estas ankaŭ ŝajnsufikso (ekssufikso) en vortoj kiel diskoteko, biblioteko,kulturoteko kaj apoteko. Tiuj vortoj ne estas kunmetitaj, ekzemple "biblioteko" ne rilatas al la Biblio (historie ĝi signifas “librokolektejo”, de la Greka vorto “biblion” = libro). Kelkaj elprovis uzi veran sufikson "-otek-" en Esperanto, kun la signifo "kolekto", "kolektujo", "kolektejo", ekzemple kartoteko aŭ filmoteko. Tamen tiu uzo kiel vera sufikso ne estas tre disvastigita, kaj PMEG rekomendas anstataŭe uzi kunmetaĵojn kun "kolekto", "kolektejo" aŭ "kolektujo", kiuj estas multe pli klaraj.[2] Ankaŭ ekzistas risko konfuzi tiun sufikson kun la supre menciita vorto "teko".