Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Tanganiko

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tanganjiko kaj Tanganjikio.
Tanganiko
20-a de julio 1922 – 9-a de decembro 1961

Mandato de la Ligo de NaciojKuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
orient-afrika ŝilingo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

Brita Tanganiko (Tanganyika Territory en angla) estis brita kolonio kiu ekzistis inter 1919 kaj 1961. Antaŭ la fino de la Unua Mondmilito ĝi formis parton de la germana kolonio Germana Orient-Afriko. Post la ekmilito, la britoj invadis la teritorion de Germana Orient-Afriko, sed ili ne estis kapablaj venki super la germana armeo. La germana estro en Orienta Afriko, nome Paul Emil von Lettow-Vorbeck ne kapitulacis ĝis la falo de la Germana Imperio. Post tio la Ligo de Nacioj donis la kontrolon de la areo al Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi inkludis Tanganikon en la Mandato de la Ligo de Nacioj ĝis la fino de la Dua Mondmilito post kio ĝi iĝis Kuratora teritorio de la Unuiĝintaj Nacioj.

En 1961 Brita Tanganiko atingis sian sendependecon el Unuiĝinta Reĝlando sub la nomo de Tanganjikio, nome regno de la Komunumo de Nacioj. Ĝi iĝis respubliko unu jaron poste sed ĝi restis en la Komunumo. Tanganiko estas nune, kun Zanzibaro, parto de la aktuala ŝtato Tanzanio.


Previous Page Next Page