Steven Arthur "Steve" PINKER (naskiĝis la 18-a de septembro, 1954 en Montrealo, Kebekio, Kanado) estas kanada-usona kognosciencisto, psikologo kaj verkisto de sciencaj libroj. Li verkis plurajn influajn librojn: The Language Instinct (La lingva instinkto), How the Mind Works (Kiel funkcias la menso), Words and Rules (Vortoj kaj reguloj), The Blank Slate (La blanka ardezotabulo), kaj The Stuff of Thought (La aĵoj de penso). Liaj libroj gajnis multajn premiojn.