Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.
Stameno
Stameno estas la vira organo de la floro. Kompare, la ina florparto estas karpelo. Androceo[1] aŭ stamenaro estas ĉiuj stamenoj de iu floro.
Stamenoj estas dupartaj:
la stamentigo (aŭ filamento[2][3]), baze, fadenforma, subtenas la polenujojn.
la polenujaro (aŭ antero[4][5]), supre, plej larĝa parto. La polenujaro estas 2 polenujoj kiuj produktas kaj entenas la polenon. Krome, en ĉiu polenujo estas 2 polensakoj.
Kiam la stameno estas matura, la polenujoj malfermiĝas, liberigante la polenerojn.