Soroptimist Internacia | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo | |||||
Komenco | 1921 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Kembriĝo | ||||
Filioj | Austrian Soroptimist International (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Soroptimist Internacia estas tutmonda servo organizaĵo de kaj por virinoj kiu celas plenegalajn homajn rajtojn kaj seksan egalecon. Ekzistas pli ol 75 000 soroptimistoj en 122 landoj (2018). Tio signifas ke multe da lingvoj estas parolataj nur ene de la soroptimisma mondo - ne mirinde oni ne ĉiam komprenas kion aliaj diras, sed ekzistas vorto kiun ĉiuj soroptimistoj komprenas, nome paco. La vorto paco estas en la koro de ĉiuj soroptimistoj[1].
Ĝi havas kiel ne-registara organizaĵo (NRO) voĉon en la diversaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la Konsilio de Eŭropo. La nunaj prioritataj temoj sur kiuj la organizaĵo fokusas estas la Celoj por Daŭrebla Evoluigo, kiujn la UN starigis en 2015 kiel agendo por la venontaj 15 jaroj, koncentriĝante sur Celo 4 - Edukado kaj Celo 5 - Seksa Egaleco kaj aliaj areoj kiuj rilatas al la enpovigo de virinoj[2].