Skafandro estas kompleksa sistemo el vestaĵoj, ekipaĵoj kaj vivtenaj sistemoj fasonita por vivteni homon en la danĝera kosma medio. Oni uzas ilin dum la eksterveturilaj agadoj ekster la kosmoveturiloj orbitantaj la Teron kaj dum la reeniroj, kaj estis uzataj por promeni kaj veturi sur la Luno per la veturilo Lunar Rover .