Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Silabnombraj versoj

La silabnombraj versoj[1] estas versoj verkitaj en silabnombra metriko[2]silabismo, t.e. metriko en kiu la ĉefa karakterizaĵo de verso estas la nombro de ĝiaj silaboj.

La nombro de la silaboj estas la ĉefa karakterizilo de silabonombra verso, sed akcesore rolas ankaŭ la akcento kaj rimo. Kutime konstantan lokon havas unu akcento en la versoj mallongaj, du akcentoj en la versoj longaj (respektive, fine de la verso aŭ de ĉiu hemistiĥo); krome ekzistas, pro la fonetika strukturo de la koncernaj lingvoj, malĉefaj akcentoj, kies loko povas varii preskaŭ indiferente interne aŭ de la verso, se mallonga, aŭ de ĉiu hemistiĥo ambaŭflanke de la cezuro; tiel ke, transponitan en Esperanton, oni povas analizi tian verson kiel serion da konataj piedoj, jamboj, anapestojtroĥeoj. Sed se oni rigardas sinsekvon el tiaj versoj, oni tuj rimarkas, ke tiuj piedoj libere interŝanĝas sian lokon en la hemistiĥo aŭ la verso, kaj ĝuste tiu transŝovebleco de la piedoj evidentigas, ke temas pri alia metrika sistemo, ol la propre Esperanta.

Ĉi tian sistemon konas ĉiuj latinidaj lingvoj kaj krome la pola. El tiu ĉi lasta ĝin enkondukis en Esperanton Antoni Grabowski kaj pluraj aliaj polaj versistoj. Jen estas ekzemplo pri la pola deksilabo (A. Dombrowski, FK):

Ho, en la verda, verda arbaro
estas malluma malliberejo,
kaj en ĉi tiu malliberejo
oni enŝlosis junan frateton.
Tie li povas neniam scii,
ĉu venis vintro aŭ la printempo,
neniam vidi la brilan sunon …

Du simetriaj hemistiĥoj; devigaj akcentoj sur la 4ª kaj la 9ª silaboj, la cezuro, post la kvina, estas ĉiam ina; interne de ĉiu hemistiĥo unu malĉefa akcento libere lokita.

Nikolao Hohlov uzis rimitan deksilabon alterne kun la fin-elizia formo, kies malsimetrieco akordas kun la malserena etoso de la poemo:

Venas momentoj ¦ al la animo,
kiam ĝin lasas ¦ ĉiu esperʼ
kaj jam videbla ¦ strias la limo
inter la esto ¦ kaj la eterʼ …

  1. «Parnasa gvidlibro», §32.
  2. «Parnasa gvidlibro», §63.

Previous Page Next Page