Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Sesa egipta dinastio

Sesa egipta dinastio
Dinastio
dinastio de Egiptio
Apero -2345 vd
Fino -2181 vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉo de Malnova Imperio de Egiptio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Keti. Muzeo Luvro.

La Sesa egipta dinastio regis ĉirkaŭ la jaroj 2345 - 2190 a. K. kaj estas konsiderata de la plejmulto el la egiptologoj kiel la lasta etapo de la malnova imperio de Egiptio.

Manetono skribis ke ĉi tiuj reĝoj ekde Memfiso, Mennefer en egipta lingvo; la arkeologoj ne konsentas kun li.

Ĉi tiu dinastio estis fondita de Teti, edzo de Iput, eble filino de la reĝo Unis de la kvina egipta dinastio. Aliaj rimarkindaj membroj de la dinastio estis Pepi la 2-a, kiu regis 894 jarojn, la plej longa en la historio de Egiptio; kaj la reĝino Neithikert, ankaŭ konata kiel Nitokris de la grekaj verkistoj, pri kiu kelkaj erudiciuloj diras ke temas ne nur pri la unua konata reĝino de la Antikva Egiptio, sed ankaŭ la unu ina reganto en la mondo.

Dum tiu ĉi dinastio, organiziĝis ekspedicioj al la turkiso-minejoj en Uadi Maghara en Sinajo, samkiel al tiuj de Uadi Hammamat kaj Hatnub. Ĝedkara-Isesi sendis komercajn ekspediciojn suden, ĝis Punt, kaj norden ĝis Biblos; Pepi la 1-a organizis militkampanjojn, ne nur en tiuj ĉi lokoj, ankaŭ ĝis Ebla, norde de Sirio.

El tiu ĉi dato venas gravuraĵo de Asuano, kun la bildo de dromedaro kaj sia rajdanto, ... ke la alveno de tiu ĉi besto en la dezerton Saharo, venanta el Oriento, estus en kristana epoko[1]

La scio pri la historio de tiu ĉi periodo pli vastiĝas ol tiu de la antaŭaj reĝoj, pro la multnombraj biografiaj enskriboj eltrovitaj en la tomboj de la nobeloj. Tial oni scias pri nesukcesa konspiracio kontraŭ Pepi la 1-a. Ankaŭ ekzistas letero skribita de la juna reĝo Pepi la 2a, ekscitita ĉar en unu el liaj ekspedicioj, li revenis kun dancanta nano el Jam-lando, situanta en Nubio.

Tiuj ĉi enskriboj de la tomboj de nobeloj estas nur ekzemploj de la potenco, ĉiam pli alta, de ili, kiuj poste batalis kontraŭ la absoluta potenco de la reĝo. Verdire, post la morto de la longjara Pepi la 2a, liaj vasaloj jam estis sufiĉe fortaj por rezisti la aŭtoritatecon de iliaj sukcedintoj, okazigante la finon de la absolutisma Antikva Imperio.

  1. (Schweinfurth Zeitschrift für Ethnologie 1912, 633. Cf. Moret, 1956, 162)

Previous Page Next Page