Seleno | |
---|---|
diino • greka dio • lundio | |
Informoj | |
Originala nomo | Σελήνη |
Eble sama | Luna • Diana • astrologia Luno |
Sekso | ina |
Patro | Hiperiono |
Patrino | Teja |
Gefratoj | Eoso • Helios |
Kunulo | Endimiono • Helios • Zeŭso |
Infanoj | Ersa • Nemea leono • Nemea • Pandia • Narciso • Menae |
Laŭ la helena mitologio, Seleno (el la greka Σελήνη, «brileco»; dorie σελάνα, eolie σελάννα) estis arkaika luna diaĵo, filino de la titanoj Hiperiono kaj Tejo[1].
Ŝi ricevis la epitetojn Meno[2] («monato»), Eŭrifaso («malproksima brilado»), Kintio (ĉar laŭ onidiro ŝi naskiĝis sur tiu monto), Eglo («radianta»), Pazifao («plen-brila»), Ilitio («helpo») kaj Febo, kiel fratino de la suna dio Febo. Ŝia ekvivalento en la romia mitologio estas la diino Luno.