Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Sekreta lingvo

Sekreta lingvo, kriptolektokaŝlingvo estas metodo manipuli parolatajn tekston tiel, ke ĝi fariĝu nekomprenebla por ekstera, neinicita aŭskultanto. Sekretajn lingvojn uzas grupoj, parolularoj, kiuj volas kaŝi la enhavon de siaj konversacioj de eksteruloj. Ekzemplo estas t.n Pig Latin (porka latino), sekreta lingvo uzata en la angla kaj aliaj lingvoj (la unua silabo pasas al la fino de la vorto sekvita de "ay"). Alia ekzemplo estas la Verlan, kiu estas uzata en la franca (ŝanĝante la ordon de silaboj kaj kreante anagramojn).

Ĉiu tia lingvo uzas transformon, kutime simplan, por ĉifri la originalan tekston. Lerta parolanto kapablas kodi sian lingvon al la sekreta lingvo kaj deĉifri paroladon en ĝi, laŭ la kutima parolrapideco. Aŭskultantoj, kiuj ne konas la ĉifran ŝlosilon aŭ ne scipovas la sekretan lingvon, perceptas nur sensencaĵojn.

Sekretaj lingvoj kutime estas transdonataj parole. Ilia skribado eblas, sed ofte tio ne estas praktika, malfacilas deĉifri, ĉar la mesaĝo povas esti malegale literumita, en diversaj literumoj.

Sekretaj lingvoj estas plejparte uzataj de infanoj kaj junuloj, kiel rimedo de grupa apartiĝo kaj kiel ludo de parolkapablo. Vortoj kreitaj en la sekreta lingvo povas esti asimilitaj en slangon de la fonta lingvo.

Ekzistas situacioj, kiam la uzado de sekreta lingvo estas tiel ofta, ke praktike ĝi ne povas servi por kaŝado, ĉar preskaŭ ĉiu parolanto en la koncerna medio komprenas ĝin aŭ ĝian principon de ĉifrado, eĉ se mem ne povas lerte paroli la sekretan lingvon. Tia estas, ekzemple, jido en germana parolmedio.


Previous Page Next Page






Criptolecte Catalan Gaunersprache German Cant (language) English زبان رمزی FA Leikkikieli Finnish Cryptolecte French Geheimtaal FY שפת סתרים HE 符牒 Japanese 변말 Korean

Responsive image

Responsive image