Schaarbeek (nederlande [SĤA:Rbe:k]) aŭ Schaerbeek (france [ska:rBE:K]) estas municipo en Belgio, unu el la 19 municipoj de la Brusela Ĉefurba Regiono. Kiel aliaj urboj en la Brusela Ĉefurba Regiono, Schaarbeek estas laŭleĝe ambaŭlingva (la franca kaj nederlanda). La unua apero de la nomo estis registrita en dokumento de la episkopo de Cambrai el la jaro 1120, en kiu Schaarbeek estis skribita kiel Scarenbecca. Eble venas la nomo el la Frankoniaj (Antikva nederlanda) vortoj "schaer" ("noĉo" aŭ "streko") kaj "beek" ("rivereto").[1]