Sakro[1] aŭ fivorto estas vorto aŭ frazo, konsiderata nedeca kaj/aŭ malĝentila, uzata por esprimi indignon, koleron aŭ similan senton, ne alparolante rekte difinitan homon. Vortoj en sakroj ofte perdas plene aŭ parte sian kutiman sencon, esprimante nur bolantan, furiozan senton.
Estas kutime por sakroj aludi personaĵojn aŭ sakralaĵojn (religio, raso, nacia deveno), tabuojn (ekskrementoj, specifaj partoj de la homa korpo, seksumo) kaj ankaŭ fari hiperbolojn per vortumo pli ŝoka aŭ energia ol tio, kion oni vere celas diri (blasfemo, malbeno, forneo, ĵuro). Ekzistas ankaŭ fia senvorta komunikado (figestoj, kiel ekzemple la mezfingra gesto aŭ la brakgesto) kiu povas foje akompani sakrojn por plidrastigi ilin.