Ruth Fulton BENEDICT (5a de Junio, 1887 – 17a de Septembro, 1948) estis usona antropologo kaj folkloristo.
Ŝi naskiĝis en Novjorko, lernis en Vassar College kaj gradiĝis en 1909. Post studi antropologion en la "New School of Social Research" kun Elsie Clews Parsons, ŝi faris gradigajn studojn en la Universitato Kolumbio en 1921, kie ŝi studis kun Franz Boas. Ŝi ricevis sian doktorigon kaj aliĝis al la fakultato en 1923. Margaret Mead, kun kiu ŝi kunhavis amaferan rilaton,[1] kaj Marvin Opler, estis inter ŝiaj studentoj kaj kolegoj.
Benedict estis Prezidanto de la "American Anthropological Association" kaj ankaŭ estis elstara membro de la "American Folklore Society".[2] Ŝi iĝis la unua virino agnoskita kiel elstara estro de akademia profesio en Usono.[2] Ŝi povas esti konsiderata kiel transir figuro en sia fako, redirektanta kaj antropologion kaj folkloron for el la limigitaj limoj de la kultur-trajtaj disvastigaj studoj kaj al teorioj de plenumo integra al la interpretado de kulturo. Ŝi studis la rilatojn inter personeco, arto, lingvo kaj kulturo, insistante en tio kio ne ekzistas trajto en izolado aŭ mem-sufiĉo, teorio kiun ŝi pioniris en sia libro de 1934 nome Patterns of Culture (Modeloj de kulturo).