Rotario | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo Servoklubo karitata organizaĵo | |||||
Komenco | 23-a de februaro 1905 vd | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Evanston | ||||
Moto | Service Above Self • One profits most who serves best | ||||
Fondinto(j) | Paul Harris vd | ||||
Lingvoj |
angla lingvo | ||||
Filioj | Rotary Club (en) vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | ne-registara organizaĵo | ||||
Rotario Internacia (angle Rotary International) estas la plej malnova serveca monda klubo, kreita en 1905 de advokato Paul P. Harris en Ĉikago, Usono. Ekzistas nun pluraj aliaj servecaj kluboj, la plej gravaj estas Lions Internacia, Kiwanis, Soroptimist, Zonta, ktp. Ili fariĝis mondskalaj NROj, rilatantaj kun UN, UNESKO, MOS, ktp.
Celo de Rotario estas kunigi homojn en kluboj tra la tuta mondo, respondeculoj en siaj profesioj por servi komunumojn kaj helpi solvi problemojn. La nuna ĉefa monda agado de Rotario estas forigo de poliomjelito, kunlaborante kun Monda Organizaĵo pri Sano (WHO, OMS).
En 2006, la rotacia organizaĵo havas proksimume 1,2 milionojn da membroj en 32,000 kluboj trans 200 landoj. Ĉi tiu organizaĵo estas la dua plej granda membrara organizaĵo en la mondo, post la Lions-organizaĵo.
Preter la kluboj troviĝas fakaj organizaĵoj inter kiuj Rotaria Amikaro De Esperantistoj (RADE) EdE-R