Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Rilatumo

Rilatumo (en la latina lingvo ratio) laŭ PIV estas en matematiko la egaleco de du kvocientojfrakcioj, ekzemple "6:8=9:12" (alia skribmaniero "6/8=9/12"). Laŭ PIV la koncepto ankaŭ esprimiĝas kiel unu el pluraj signifoj de la vortoj proporcioraporto.

La latina vorto ratio uziĝas ne nur en matematika senco, sed ankaŭ havas ĝenerale filozofian signifon, kiun en Esperanto respegulas la vorto racio - la kapablo pensi kun la ordigo de la aferoj tiamaniere, ke ili fariĝas pli klaraj.

En la angla lingvo la vorto ratio aliflanke ofte simple priskribas la rilaton inter du mezuroj (ne inter du mezuroparoj), ekzemple "6:8" (respektive "6/8") aŭ "60 km/1 h" - tiam matematike simple temas pri kvociento kaj tradukiĝas tiel.


Previous Page Next Page






Verhouding AF ውድር AM نسبة (رياضيات) Arabic راصيو ARY অনুপাত AS Nisbət və tənasüb AZ Rasyo BCL Съотношение Bulgarian Ràtio Catalan ڕێژە CKB

Responsive image

Responsive image